Kultura Centro Esperantista
Ĉi tiu estas la konto por mastrumi la grupon 'Biblioteko de KCE' kaj inviti membrojn al la grupo, kreita por la kataloga ateliero de Augusto 2024 de Rubeno Fernandez Asensio.
Katalogantoj ĉiu havu sian propran konton en Zotero. Du estraranoj de KCE rajtas kundividi la pasvorton de ĉi tiu mastruma konto, sed prefere ankaŭ ili havu apartajn individuajn kontojn.
La projekto katalogi la bibliotekon de KCE estas eksperimento por ebligi kunlaboran katalogadon inter esperantistoj. La projekto estas bazita sur la jena diagnozo de la baroj:
- Invididuismo kaj posedemo de esperantaj kolektantoj
- Nekomunikado inter profesiaj kaj amatoraj katalogantoj
- Manko de komputistoj-esperantistoj kun bibliotekaj scioj, kaj inverse
- Neekzisto de komuna kataloga normo
- Konfuzo inter kolektivaj katalogoj kaj bibliografioj
- Konkuro por la rolo de tutmonda esperanta bibliografia agentejo
- Insisto ke esperantaj kolektantoj imitu la precizemon de naciaj/universitataj bibliotekoj
- Insisto ke movadaj bibliotekoj kapablu interŝanĝi kun gaĝaj bibliotekoj pli ol inter si mem
- Elreliĝo al teknikaj solvoj ne postulantaj kunlaboran katalogadon ('komuna serĉilo', 'virtuala katalogo')
- Nekapablo ordigi kaj prioritatigi ŝtupojn
- Desuprisma insisto, ke UEA iniciatu ĉion
- Centralizisma insisto, ke ĉiuj katalogu per la sama programo
Location
La Chaux-de-Fonds
Disciplines
Affiliation
Esperanta Civito
Upgrade Storage